avfig.com



"Provizore oni ne permesas saluti kise al la kuiristo. Restu je sana distanco."

Persikore Dormama mastodon (AP)
Ĉu... salutkisoj tiel oftis, ke...? Nu, bone.

Mi malamas la vorton "hati" pli ol mi hatas bonlingvismon. Do eble mi iom konvertiĝos al tiu lasta.
Daniel Onesra mastodon (AP)
Kial vi malamas bonlingvismon?
Mi ne malamas ĝin. Mi nur ne interesiĝis pri la debato--kaj ankoraŭ ne interesiĝas, kvankam mi legis "La bona lingvo" antaŭ du tagoj kaj ĝuis ĝin. Claude Piron fakte ŝajnas al mi malpli dogmema ol kelkaj nunaj bonlingvistoj.

Mi diris, ke mi "hatas" ĝin nur ŝerce, uzante vorton, kiun mi diris, ke mi malamas. Kaj mi vere ne ŝatas tiun vorton.
Daniel Onesra reshared this.
Daniel Onesra mastodon (AP)
Multaj malbone komprenas la esencon de la bonlingvismo parolante pri neologismoj kiel hati, kio fakte estas flanka afero. La esencon oni trovas en la jenaj paragrafoj. Temas pri lingvo kiu respektas ĉiujn egale.
Bildo
Mi nenion havas kontraŭ "La bona lingvo" de Claude Piron. Mi ŝatis la libreton, kaj ĝi multaspekte spegulis miajn proprajn pensojn--aŭ eble pli bone, miajn instinktojn--pri la lingvo Esperanto.
Daniel Onesra mastodon (AP)
Zamenhof skribis pri la eblo uzi ne nur lernotajn esprimojn kiujn jam uzas la parolantara komunumo, sed ankaŭ logikajn formojn kiujn neniu uzas, kio estas laŭ mi la ĉefa avantaĝo de artefarita lingvo, ebligante nedenaskulojn paroli tute korekte kvankam ili ne plene posedas la "esperantismajn" esprimojn
Bildo
Daniel Onesra mastodon (AP)
La rajto kiun ĉiu esperantisto havas uzi logikajn formojn anstataŭ tiuj akceptataj de la komunumo estas grava afero kiu mankas al Interlingvao pro ĝia "naturalismo". Tial la parolantoj de latinidaj lingvoj ĉiam havos avantaĝon uzante Interlingvaon kompare kun alinacianoj. Tial Esperanto estas pli "bona" lingvo ol Interlingvao laŭ la kriterioj de Claude Piron.


Mi supozas, ke tiuj, kiuj asertas, ke Esperanto havas pli liberan vortordon ol la angla, neniam legis Milton.

Mi rabis ĉi tiun (tro pravan) memeon de alia socia reto.



#Esperanto #Ĉinio #memeo

Kiam ĉio jam estis farita, neniu ĝojis pri la terura fina venko, kiu okazis sub tiu despota Esperantisto, Tom Nook.

#Esperanto #AnimalCrossing


Vinilkosmo estas eĉ pli grava institucio ol UEA por la vigleco de #Esperanto. Ŝanĝu mian opinion. #FightMe
Daniel Onesra mastodon (AP)
Kvankam la UEA estas plejparte senutila politika organizaĵo, ĝi ankoraŭ funkciigas la libroservon, kio estas multe pli grava ol Vinilkosmo.
Jes, mi ofte uzas la libroservon (fakte, mi ĵus faris mendon ĉi-semajne), sed mi ne certas, ke ĝi daŭros. Libera Folio lastatempe raportis, ke "la financa komisiono jam pasintjare proponis fordonaci la bibliotekon, fermi la libroservon en Roterdamo kaj luigi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg." https://www.liberafolio.org/2020/08/11/uea-esperas-ke-subvencioj-forigos-la-deficiton/ Laŭ mi, sen la libroservo, UEA estus preskaŭ tute senutila (mi ŝatus iam ĉeesti Universalan Kongreson, sed tio ne estas tre grava afero por mi). Mia afiŝo estis iom sarkasma kritiko de ĝi.

Kaj la dekstrularo kaj la maldekstrularo en Usono estas tute frenezaj. Mi sekvu pli da fekafiŝantoj ĉar nur ili havas iom da senco en siaj skribaĵoj.

Mi estas usonano, sekve, mi loĝas en Usonanujo.

Ĉu birdoj furzas?

Usono militadas denove. :/

(Jes, mi scias, ke ĝi neniam tute ĉesis.)

Mi volas hamantaŝojn! Sed bedaŭrinde, la loka juda preĝejo, de kiu mi aĉetas ilin ĉiujare, pro KOVIM akceptas mendojn nur interrete ĉi-jare, kaj ilia retejo ne funkcias hodiaŭ. (Hamantaŝo estas bongustega biskvito farita por la juda festotago “Purim”.)

Mi lernis Esperanton kriante fivortojn al Mario.

#esperanto #mario #switch #videoludoj

@Jeremiah Stoddard: Senprobleme. El via respondo oni povas supozi kion mia demando povus esti. :-)

Fakte, mi devis uzi vortaron por kompreni tri de viaj kutimaj fivortoj. Do mi jam lernis ion. =)

Mi preferas sakri en aliaj lingvoj ĉar tio estas kvazaŭ eŭfemismo...
Ĉu vi vidis la filmon Matrix 2 aŭ ĉu vi konas la faman citaĵon el ĝi pri sakrado en la franca?
Mi spektis Matrix 2 antaŭ multaj jaroj, sed ne memoras la citaĵon....
https://yewtu.be/watch?v=FNZJneLEsGM
Bedaŭrinde en Esperanto ni ne povas sakri tiel elokvente...

He... ĵus alvenis la septembra-oktobra numero de Usona Esperantisto... Mi ne scias ĉu Esperanto-USA sendis ĝin malfruege, aŭ ĉu la poŝtoficejo malrapidegis.


Hodiaŭ mi legis iom pri parencoj, kiuj mortis pro la hispana gripo en 1918-1919. Kiel malfacilaj tempoj! Mia prapraavo mortis pro ĝi. Mia praavino havis tri fratojn; du el ili mortis pro ĝi, kaj la tria mortis en la mondmilito. Kompare kun ili mi havis tre facilan vivon.

Estis por-Trumpa manifestacio en Usono hieraŭ. Ĝi estis treege usona afero: Revolucia fervoro kaj vizioj de Dio miksiĝis kun rabatkodoj por aĉeti kusenojn. Kiel regi min por ne ridegi?

#esperanto #usono #politiko

Pacifista propagando en Esperanto, kiun mi lastatempe akiris.



#esperanto #pacifismo

“Virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon kaj lasas la danĝeron ludi ĉirkaŭ ili, kiel dresita serpento, kiuj ŝatas la liberecon pli ol honoron kaj vivon, kies sola nomo, aŭdata plezure de malriĉuloj kaj prematoj, la kuraĝulojn timigas kaj la tiranojn paligas.”

- El la Zamenhofa traduko de “La Rabistoj” far Schiller

#esperanto #literaturo

Kiel trovi savon por mia eta fil'
De la mortigema de Oppenheimer ludil'?

Alia bonega kontraŭmilita kanto (en la angla).


Ĉu vi scias, ke dum kelkaj jaroj estis Hajkista Klubo inter japanaj esperantistoj? La bone konata japana esperantisto Miyamoto Masao estis inter ĝiaj membroj. Mi havas libron, kiun ili eldonis en la jaro 1970 (ili ankaŭ eldonis sep aliajn librojn, kiujn mi bedaŭrinde ne havas). Jen verso el ĝi, fare de Ueyama Masao:

Per vin' amara
koloras ruĝe rozon
aĥ, am' koŝmara.

#Hajko, #MalaĉaHajko

La urbo kaj la montoj



Hodiaŭ estas bela, klara tago en San Diego. Tra la fenestro de mia oficejo mi vidas, unue, la urbon, kaj je longa distanco malantaŭ la urbo montojn. Ho, la montoj! Kvankam ili aspektas kiel ombroj en la distanco, ili ŝajnas pli realaj ol la urbo. Ekde ĉi tie ili ĉiuj aspektas preskaŭ same, sed mi konas ilin. Kelkaj staras nudaj, kiel grandaj teramasoj. Aliaj estas vestitaj per de ĉi tie nevideblaj pinoj. Tiuj lastaj baldaŭ kovros siajn kapojn per neĝĉapo. Jes, ili ĉiuj apektas same en la distanco, sed ĉiu el ili estas unika, samkiel ĉiu homo estas malsama ol ĉiu alia.

Male, ĉiu konstruaĵego de la urbo aspektas malsame, sed ili ĉiuj estas same artefaritaj, makuloj sur la tero. En ili ŝrumpas la homaj animoj pro la nerealeco de la hodiaŭa vivo. Tia estas la urbo, la natura hejmo de kleruloj kaj profesiuloj, kiuj jam delonge perdis la saĝon. Ili arogas al si la rajton regi kaj gvidi la vivon de la kamparanoj kaj laboristoj, kvankam tiuj pli bone konas kaj pli akre perceptas la realon.

Ho mi estu fore de ĉi tie, mi estu en la montoj, kie la steloj vere brilas dum la nokto! En la urbo, la steloj mankas, dronite en la artefarita stratlumo. Tio estas ĝusta, taŭga bildo de la blindeco de la urbanoj, blindaj gvidantoj de la homaro! Ne, ne en la urbo kuŝas vera saĝo, sed en la freneza senhejmulo, la ermito kiu loĝas en la montoj. Sed la montoj ne estas mia hejmo, kaj mi ne taŭgas por la vera vivo tie. Post momenta revo la nuboj forigas la klarecon de la tago; mi memoras mian miopecon, kaj revenas al la nerealeco, al kiu mi apartenas.

#esperanto #naturo #realo #mikroeseo

Malgraŭ mia kontraŭurba "mikroeseo" mi pensas, ke mia urbo vere belas je vespero.

Mi ne spektis (nek legis) la novaĵojn hieraŭ nokte, kaj mi dormis tute bone.

Mia edzino estis kolera, do mi ludis ĉi tion por feliĉigi ŝin. Nun ŝi estas eĉ pli kolera.


“Nur tiu povas trovi konsolon, kiu mem volas konsoli; nur tiu povas havi feliĉon, kiu mem deziras feliĉigi aliajn.” -Julio Baghy en “Sur sanga tero”

Novembro estas la tutlanda monato de romanverkado en Usono. Ĉu skribi romanon? Bedaŭrinde mankas al mi kreemeco.



#Esperanto #NaNoWriMo #romanverkado

Mankis tempo por fari ĉion, kion mi volis fari dum la semajnfino. Sed mi nun havas kvardek kvin stelojn en Super Mario 64, kiuj estas multe pli ol mi iam pensis, ke mi atingos.

Kiam mi diris, ke mi estas terure nekompetenta pri ŝpinado, mi ne mensogis! Almenaŭ mi kapablas triki malgrandan trikoton, eĉ se ĝi ne estas tre bone farita.



#Esperanto #trikado #ŝpinado
Ho, kiel vi faras tion? Ĉu vi povas montri iom da procezo?
@Persikore pretiĝas por Saveno
Se mi trovos mian kameraon, morgaŭ mi provos fari (tre mallongan) filmeton pri ŝpinado.

Sunsubiro en San Diego.


Mi provas ŝpini lanon, sed mi estas terure nekompetenta! Eble mi reprovos ŝpini morgaŭ, kaj la sekva tago, ĝis mi fariĝos malpli nekompetenta...

Mi reinstalis Fedilab en mia poŝtelefono, sed ŝajnas, ke mi denove havas la samajn problemojn: post unu tago, ĝi ĉesas akiri novajn mesaĝojn.
Nu, tuj kiam mi sendis ĉi tiun mesaĝon, mia tempolinio aktualiĝis. Do ŝajnas, ke ĝi funkcias kondiĉe ke mi faras pli ol legi la skribaĵojn de aliaj homoj.

“Kio ajn okazos, Marty, nepre ne iru al 2020.”

(Mi rabis ĉi tiun de reddit.)


Hieraŭ mi komencis kaj hodiaŭ finis legi la libron "Viktimoj" far Julio Baghy. Ĝi estas tre interesa romano pri militkaptitoj en Siberio dum la unua mondmilito. Bona kontraŭmilita libro.

#esperanto #literaturo

Registro de la hodiaŭa elsendo. Mi projektas ankaŭ elsendi morgaŭ, sed mi ne scias je kioma horo.



#AppleII #Esperanto #Videoludado

Mi pretiĝas elsendi ludadon de #Ultima per #AppleII al mia kanalo en tviĉo. Mi esperas elsendi dum du horoj, sed sen bona retkonekto mi ne povas promesi tion. Mi uzos veran Apple IIc komputilon, ne imitilon. https://www.twitch.tv/jstoddard

Mi rekte elsendis ludadon de Ultima I per Apple IIc per twitch. Jen registro de la elsendaĵo.



#esperanto #videoludado #retrocomputing
Eble atentigu venontfoje, kiam vi elsendos, kaj tiel ni povos viziti la babilejon por komenti dume 😃

Ŝajnas, ke mia nova #Pinephone alvenos hodiaŭ. Kia bonŝanco, ĉar mia nuna poŝtelefono ekhavis problemojn ekde hieraŭ nokte.
Kia sorto! Ĉu vi loĝas en Ameriko? Mi ne atendas ĝin ĝis, almenaŭ, la monatfino.
Jes, mi loĝas en Usono, kaj tute ne atendis ĝin tiel rapide.

Post kelkaj jaroj de neglektado, mi rekonektis mian komputilon Apple IIe al interreto, kaj mi decidis vidi ĉu tiu telnet-servilo, kiu ludas ASCII-animacion de Star Wars, ankoraŭ ekzistas. Ĝi ankoraŭ ekzistas.



#appleii #apple2 #telnet
Later posts Earlier posts