Mi ne aŭdis pri Retoso 2021. Verdire, mi ne multe priatentas TEJO ĉar mi jam ne estas tiel juna (kvankam mi scias, ke ne nur junuloj partoprenas ĝiajn eventojn). Tamen mi ja volas partopreni pli da eventoj ĉi-jare.
Jes, mi ofte uzas la libroservon (fakte, mi ĵus faris mendon ĉi-semajne), sed mi ne certas, ke ĝi daŭros. Libera Folio lastatempe raportis, ke "la financa komisiono jam pasintjare proponis fordonaci la bibliotekon, fermi la libroservon en Roterdamo kaj luigi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg." https://www.liberafolio.org/2020/08/11/uea-esperas-ke-subvencioj-forigos-la-deficiton/ Laŭ mi, sen la libroservo, UEA estus preskaŭ tute senutila (mi ŝatus iam ĉeesti Universalan Kongreson, sed tio ne estas tre grava afero por mi). Mia afiŝo estis iom sarkasma kritiko de ĝi.
Dankon por mencii Vinilkosmon. Mi forgesis ĝin. Nun mi konservis la ligilon.
Sed libroj kaj eventoj ankaŭ gravas. Do UEA ankaŭ estas grava (mi pensas).
Ĉu vi aŭdis pri evento Retoso 2021?