Hodiaŭ en la laborejo mankis elektro. Per kriza generatoro funkciis la liftoj kaj la lumoj, do mi povis atingi mian oficejon, sed nenio alia funkciis. Ne funkciis telefonoj, nek komputiloj, nek aliaj aparatoj (aparte la klimatizilo ne funkciis). Do mi laboris laŭ la antikva stilo hodiaŭ matene: per plumo kaj papero. Posttagmeze mi akiris klavaron por mia poŝtelefono kaj skribis la lastajn paĝojn de patento per poŝtelefono.
Fakte, mi pensas, ke sen komputilo mi pli bone (kaj pli diligente) laboris.