avfig.com

Mi ekprovas Linux Mint en la malnova komputilo de panjo kaj gxi estas tre malpeza!!! Mi tre sxatas gxin, kaj estis tre facile provi. Mi nun instalos gxin. Dankon @persi !!!
makis™ mastodon (AP)
Debian estas eĉ pli malpeza...

*forkuras*

@persi
Mi havis planon kontroli informan filmeton pri ĉiuj rekomendoj, sed post la unua filmo pri Mint mi rimarkis ke estas ege facile instali ĝin, kaj nuntempe mi bezonas simplecon kaj ŝpari tempon.
cyndn :flago: mastodon (AP)
Mi ŝatas Ubuntu MATE.
@cyndn :flago:
Mi uzas Debian kun MATE kaj mi tre ŝatas ĝin. (Sed mi rekomendus Ubuntu aŭ Mint al novuloj, ĉar Debian ofte bezonas la instaladon de aliaj adaptiloj por funkciigi Wi-Fi, ktp.)
La instalado de Mint estis ege simpla.
Tio estis ankaŭ mia sperto, kiam mi provis ĝin antaŭ kelkaj jaroj. Mi feliĉas, ke vi ŝatas ĝin.
Ne dankinde 😊 Ĝis nun ĝi estas mia plej ŝatata.