avfig.com


Kion vi legas?
Mi ĵus finis la libron “La Hobito.” Tio troviĝas en unu el la lastaj ĉapitroj.
Ha, ĉu? Haha. Mi legis ĝin antaŭ pluraj jaroj kaj ne memoras tion.

@Someridino Dankon pro la #AĉaHajko kradvorto!

Senfina aŭtun’
oni spiras surstrate
malpura aer’.

#esperanto
Persikore trinkas teon reshared this.
Hoo, bonege! Alia verkanto de aĉaj hajkoj 😃

Mi pensas, ke Google komprenas Esperanton, ĉar kiam mi serĉas krokodilejon, ĝi montras al mi “Das Haus der Krokodile”.

#esperanto #germana #krokodilejo #NeDemanduKialMiSerĉisKrokodilejon
Ian mastodon (AP)
Mi pensas same. Ofte, kiam mi serĉas vorton aŭ frazon en Esperanto, Google montras retejojn anglalingvajn, kiuj enhavas la samsignifan anglan vorton aŭ frazon. Eble per Google Translate?
Verŝajne. Tio ofte okazis ankaŭ al mi, sed mi ne multe pripensis ĝin ĝis nun.

Iu: Ĉu vi scias pri bonlingvismo?
Mi: Ĉu mi scias pri stultaj ideoj? Jes, kompreneble. Fakte, mi havas kelkajn proprajn.

#esperanto #bonlingvismo
Edvardo mastodon (AP)
kial stula?
Ĉar mi ne estas ĝentila homo—mi venis el la labora klaso—do kiam mi provas skribi ion humuran, mi foje nomas “stulta” tion, kio ne plaĉas al mi, samkiel mi foje uzas aliajn neĝentilaĵojn.
Edvardo mastodon (AP)
Ne zorgu, la vorto 'stulta' ne maltrankviligis min tro. Sed ecx se temas pri malplacxo anstataux stulteco, mi ankoraux scivolas kial gxi al vin tiel ne placxas. Mi legis la libron "la bona lingvo" kaj gxuis gxin multe.
Miaj kialoj estas plejparte estetikaj, kaj ĉiuokaze ne validas, ĉar mi estas relative nova esperantisto sen profunda kono de la lingvo. Mi nur celis ŝerce prezenti la ideon, ke oni (kiel mi ĉi-okaze) ofte nomas ion stulta, kvankam oniaj pensoj ne nepre estas pli bonaj; sed (kiel ne malofte) mia ŝerco ne bone funkciis.
Edvardo mastodon (AP)
mi ne gxenos vin plue per teda pridemando pri malgranda sxerza afero :) (Ankaux mi estas relative nova esperantisto!)
Vi tute ne ĝenas! (Tamen, mi devas konfesi, ke mi ne ĉiam havas bonajn kialojn ne ŝati ion.)

Mi supozas, ke mi devus fari miajn lecionojn ĉe #Duolingo, ĉar la birdaĉo ekkoleras. #esperanto

Kia bela mateno!

Bildo
Kie estas tio?
San Diego, Usono.

Mi faris elsendon de mi ludanta la ludon "Dink Smallwood" dum mi parolis ne tre bonan Esperanton (neintence miksitan kun iom da la hispana kaj Latino). Mi volas fari aliajn elsendojn tiajn en la estonteco.



#esperanto #filmeto #ludo #dinksmallwood #freedink

Mi devas konfesi, ke Peertube iomete interesas min. Do mi havas du demandojn por la Peertube-uzantoj ĉi tie. 1) Kio estus bona servilo de Peertube por esperantisto (kiu preskaŭ nenion scias pri Peertube)? 2) Se vi volas diri tion, kio estas via Peertube-uzantnomo, aŭ kiel mi povas trovi viajn filmetojn? (Mi ŝatus spekti ilin, se vi volus kunhavigi.)

#peertube #esperanto #fediverso
Idolano mastodon (AP)
Multaj serviloj havas limito de la pezo de videoj, kiujn vi povas alŝuti. Do, estas senco legi la priskribon de la servilo, kie vi kreas konton.

Rilate al la Esperanto serviloj - mi scias nenion pri tio, ĉar mi ne faras Esperantlingvajn videojn.
@Idolano
Dankon! Mi dubas ĉu ekzistas Esperantan servilon, sed mi nur bezonas servilon kiu bonvenigos esperantiston.
Idolano mastodon (AP)
Mi skribas ankaŭ Esperante en la servilo peertube.social. Neniu opozicias. :)
Idolano mastodon (AP)
Mi celis la priskribojn de videoj. :)
Mi konas neniun esperantistan servilon, sed la servilo peertube.mastodon.host indeksas multajn filmetojn, kaj la servilo exode.me multajn muzikojn.

Mi ne alŝutis multajn filmetojn, sed unu belegan esperantan kanton... https://peertube.mastodon.host/accounts/tuxmain/video-channels

Se vi parolas francon, mi rekomendas Skeptikón, kiu grupigas multajn francajn filmetistojn pri kritika pensado kaj scienco.
@tuxmain
Dankegon!

Le Morte D’Arthur, Libro I, Ĉapitro VII

Ĉapitro VII. Kiel oni kronis Arturon, kaj kiel li faris oficirojn.

Dum la festo de Pentekosto ĉiaj homoj, kiuj volis, provis tiri la glavon, sed neniu krom Arturo sukcesis, kaj li eltiris ĝin antaŭ ĉiuj la lordoj kaj kamparanoj kiuj ĉeestis. La kamparanoj do tuj ekkriis: Ni havos Arturon kiel nian reĝon, kaj ni ne plu prokrastos tion, ĉar ni vidas, ke estas la volo de Dio, ke li estu nia reĝo, kaj kiu kontrastaŭras tion, tiun ni mortigos. Kaj tiam ili tuj genuiĝis, kaj riĉuloj kaj malriĉuloj, kaj petis pardonon al Arturo ĉar ili tiom prokrastis lian kronadon. Kaj Arturo pardonis ilin, kaj prenis la glavon inter ambaŭ manoj, kaj dediĉis ĝin sur la altaro kie estis la ĉefepiskopo, kaj tiel li estis farita kavaliro de la plej bona homo tie. Kaj malmulte poste fariĝis la kronado. Kaj tie li ĵuris al siaj lordoj kaj kamparanoj esti fidela reĝo kaj starigi veran justecon dum sia tuta vivo. Tiam li ankaŭ faris, ke la lordoj, kiuj konservis la kronon, eniru kaj faru la servon kiel decas. Kaj multaj plendoj fariĝis al Siro Arturo pri grandaj maljustaĵoj, kiujn oni faris ekde la morto de reĝo Uther, pri multaj teroj, kiujn oni forprenis de lordoj, kavaliroj, sinjorinoj, kaj sinjoroj. Reĝo Arturo faris do, ke la landojn oni donis denove al tiuj, al kiuj ili apartenis.

Kiam tio estis farita, kaj la reĝo establis ĉiujn la landojn apud Londono, tiam li faris Siron Kajon seneskalo de Anglujo, kaj Siro Baŭdvin estis farita konestablo, kaj Siro Brastias fariĝis gardisto por zorgi pri la nordo antaŭen ekde Trent, ĉar en tiu tempo ĝi estis la plej simpatia al la malamikoj de la reĝo. Sed kelkajn jarojn poste Arturo gajnis ĉiun la nordon, Skotlandon, kaj ĉiujn, kiuj estis sub ilia potenco. Kaj ankaŭ parto de Kimrujo kontraŭstaris Arturon, sed li venkis ĉiujn, kiel li faris al la restaĵo, per la nobla kuraĝo de si mem kaj siaj kavaliroj de la Ronda Tablo.

#esperanto #literaturo #tradukado #rakonto

Ĉu iu ĉi tie uzas #Fedilab kun #Friendica? Ĝi ŝajnas neniam elŝuti la novaĵojn; nur aperas la “elŝutanta” cirklo dum multe da tempo. Mi volas scii ĉu mi devas havi pli da pacienco, aŭ ĉu io ne funkcias...
Idolano mastodon (AP)
Mi pensis pri Friendica, sed finfine mi decidis, ke Diaspora* sufiĉas por mi...
Mi tre ŝatas, ke ĉiu el ni povas elekti inter pluraj rimedoj kaj ankoraŭ komuniki kun homoj en aliaj retoj. Krome, Fedilab nun ŝajnas bone funkcii; mi devis fermi kaj malfermi la apon.

Mi estis iomete scivolema pri la nova kurso de Latino en Duolingo, kaj irante al la oficejo hodiaŭ mane mi komencis la kurson. Kaj dum mi iradis al la oficejo, mi ankaŭ finis la kurson. Tio estas mia ora strigo plej rapide akirita (fakte, mi jam delonge scipovas Latinon).

Mi opinias, ke se vi estas scivolema pri Latino, estus bone uzi la kurson de Latino en Duolingo. Sed se vi vere volas lerni Latinon, vi devus enskribiĝi en pli tradicia kurso.

Bildo

#duolingo #latino #lingvoj #lingvolernado
Idolano mastodon (AP)
Belega lingvo, kvankam sufiĉe malfacila! Mi lernis ĝin iam, en mia juneco. :) Sed nun mi memoras malmulte.
@Idolano
Mi ŝategas la lingvon, sed vi tute pravas pri tio, ke ĝi ne estas facile lernebla.

Mi tradukis alian ĉapitron de Le Morte D'Arthur. #esperanto #literaturo #traduko #tradukado #reĝoarturo

Hodiaŭ mi verkis mian unuan Esperantan Vikipedian artikolon. Ĝi temas pri la Usona Patenta kaj Varmarka Oficejo, do ĝi eble interesas malmultajn homojn. #esperanto #vikipedio


Hieraŭ nokte, mi finis legi la libron "La Princo ĉe la Hunoj". Foje obscena, ĝi estas bonega rakonto. Nun mi devas decidi pri la sekva libro, kiun mi legos. #esperanto #literaturo #libroj


Mi multe pripensis la Daodeĝingon dum la semajnfino. Mi ŝatus akiri la Esperantan tradukon fare de Wang Chongfang, sed bedaŭrinde ĝi ŝajnas nehavebla. Jen la unua ĉapitro, laŭ mia traduko el pluraj anglaj versioj:

La vojo pri kiu oni povas paroli ne estas la eterna vojo.
La nomo kiun oni povas nomi ne estas la eterna nomo.
Sennomo estas la komenco de la ĉielo kaj la tero.
Nomoposedanto estas la patrino de dek mil kreaĵoj.
Tial tiu, kiu ne havas dezirojn, tiele rimarkas ĝian misteron.
Tiu, kiu ĉiam posedas dezirojn, nur vidas ĝian supraĵon.
Ambaŭ havas la saman aperon sed malsamajn nomojn.
Ĉi tiu sameco nomiĝas ilia profundaĵo:
Profundaĵoj, denove profundaĵoj,
Pordego de multaj misteroj.


Postenoj bone rekompencataj abundas por t.n. “datumaj scienculoj” laŭ Bloomberg. Spertulo diras, ke la estonteco ankoraŭ estos bona por tiu profesio, sed mi ne certas pri tio. Leĝoj pri rajtoj de privateco eble malhelpos la kreskadon de tiu profesio. (Artikolo en krokodila lingvo.) #mono #juro #privateco

https://www.bloomberg.com/news/articles/2019-05-15/big-data-skills-earn-high-pay-for-today-s-college-graduates
Later posts Earlier posts