avfig.com

Kiel trovi savon por mia eta fil'
De la mortigema de Oppenheimer ludil'?

Alia bonega kontraŭmilita kanto (en la angla).


Malgraŭ mia kontraŭurba "mikroeseo" mi pensas, ke mia urbo vere belas je vespero.

La urbo kaj la montoj



Hodiaŭ estas bela, klara tago en San Diego. Tra la fenestro de mia oficejo mi vidas, unue, la urbon, kaj je longa distanco malantaŭ la urbo montojn. Ho, la montoj! Kvankam ili aspektas kiel ombroj en la distanco, ili ŝajnas pli realaj ol la urbo. Ekde ĉi tie ili ĉiuj aspektas preskaŭ same, sed mi konas ilin. Kelkaj staras nudaj, kiel grandaj teramasoj. Aliaj estas vestitaj per de ĉi tie nevideblaj pinoj. Tiuj lastaj baldaŭ kovros siajn kapojn per neĝĉapo. Jes, ili ĉiuj apektas same en la distanco, sed ĉiu el ili estas unika, samkiel ĉiu homo estas malsama ol ĉiu alia.

Male, ĉiu konstruaĵego de la urbo aspektas malsame, sed ili ĉiuj estas same artefaritaj, makuloj sur la tero. En ili ŝrumpas la homaj animoj pro la nerealeco de la hodiaŭa vivo. Tia estas la urbo, la natura hejmo de kleruloj kaj profesiuloj, kiuj jam delonge perdis la saĝon. Ili arogas al si la rajton regi kaj gvidi la vivon de la kamparanoj kaj laboristoj, kvankam tiuj pli bone konas kaj pli akre perceptas la realon.

Ho mi estu fore de ĉi tie, mi estu en la montoj, kie la steloj vere brilas dum la nokto! En la urbo, la steloj mankas, dronite en la artefarita stratlumo. Tio estas ĝusta, taŭga bildo de la blindeco de la urbanoj, blindaj gvidantoj de la homaro! Ne, ne en la urbo kuŝas vera saĝo, sed en la freneza senhejmulo, la ermito kiu loĝas en la montoj. Sed la montoj ne estas mia hejmo, kaj mi ne taŭgas por la vera vivo tie. Post momenta revo la nuboj forigas la klarecon de la tago; mi memoras mian miopecon, kaj revenas al la nerealeco, al kiu mi apartenas.

# # # #

Mi ne spektis (nek legis) la novaĵojn hieraŭ nokte, kaj mi dormis tute bone.

Mia edzino estis kolera, do mi ludis ĉi tion por feliĉigi ŝin. Nun ŝi estas eĉ pli kolera.


“Nur tiu povas trovi konsolon, kiu mem volas konsoli; nur tiu povas havi feliĉon, kiu mem deziras feliĉigi aliajn.” -Julio Baghy en “Sur sanga tero”

Novembro estas la tutlanda monato de romanverkado en Usono. Ĉu skribi romanon? Bedaŭrinde mankas al mi kreemeco. # # #

Mankis tempo por fari ĉion, kion mi volis fari dum la semajnfino. Sed mi nun havas kvardek kvin stelojn en Super Mario 64, kiuj estas multe pli ol mi iam pensis, ke mi atingos.

Kiam mi diris, ke mi estas terure nekompetenta pri ŝpinado, mi ne mensogis! Almenaŭ mi kapablas triki malgrandan trikoton, eĉ se ĝi ne estas tre bone farita.



# # #
Ho, kiel vi faras tion? Ĉu vi povas montri iom da procezo?
@Persikore pretiĝas por Saveno
Se mi trovos mian kameraon, morgaŭ mi provos fari (tre mallongan) filmeton pri ŝpinado.

Sunsubiro en San Diego.


Mi provas ŝpini lanon, sed mi estas terure nekompetenta! Eble mi reprovos ŝpini morgaŭ, kaj la sekva tago, ĝis mi fariĝos malpli nekompetenta...

Mi reinstalis Fedilab en mia poŝtelefono, sed ŝajnas, ke mi denove havas la samajn problemojn: post unu tago, ĝi ĉesas akiri novajn mesaĝojn.
Nu, tuj kiam mi sendis ĉi tiun mesaĝon, mia tempolinio aktualiĝis. Do ŝajnas, ke ĝi funkcias kondiĉe ke mi faras pli ol legi la skribaĵojn de aliaj homoj.

“Kio ajn okazos, Marty, nepre ne iru al 2020.”

(Mi rabis ĉi tiun de reddit.)


Hieraŭ mi komencis kaj hodiaŭ finis legi la libron "Viktimoj" far Julio Baghy. Ĝi estas tre interesa romano pri militkaptitoj en Siberio dum la unua mondmilito. Bona kontraŭmilita libro.

# #

Registro de la hodiaŭa elsendo. Mi projektas ankaŭ elsendi morgaŭ, sed mi ne scias je kioma horo.



# # #

Mi pretiĝas elsendi ludadon de # per # al mia kanalo en tviĉo. Mi esperas elsendi dum du horoj, sed sen bona retkonekto mi ne povas promesi tion. Mi uzos veran Apple IIc komputilon, ne imitilon. https://www.twitch.tv/jstoddard

Mi rekte elsendis ludadon de Ultima I per Apple IIc per twitch. Jen registro de la elsendaĵo.



# # #
Eble atentigu venontfoje, kiam vi elsendos, kaj tiel ni povos viziti la babilejon por komenti dume 😃

Ŝajnas, ke mia nova # alvenos hodiaŭ. Kia bonŝanco, ĉar mia nuna poŝtelefono ekhavis problemojn ekde hieraŭ nokte.
Kia sorto! Ĉu vi loĝas en Ameriko? Mi ne atendas ĝin ĝis, almenaŭ, la monatfino.
Jes, mi loĝas en Usono, kaj tute ne atendis ĝin tiel rapide.

Post kelkaj jaroj de neglektado, mi rekonektis mian komputilon Apple IIe al interreto, kaj mi decidis vidi ĉu tiu telnet-servilo, kiu ludas ASCII-animacion de Star Wars, ankoraŭ ekzistas. Ĝi ankoraŭ ekzistas.



# # #

Mi pensas, ke mi kuiris la tensio-regilon de mia arduino per kurta cirkvito! Bonŝance mi jam mendis alian arduinon antaŭ kelkaj horoj, kaj ĉiuokaze ĝi ankoraŭ funkcias per USB.

# # #
SePo friendica (via ActivityPub)
@Jeremiah Stoddard, gratulon. Kuirita Arduino por tablo tri!



Tio estis tre malfacilega: Unue, ĉar mi nenion lutis dum kelkaj jaroj kaj neniam kapablis luti bone, sed bonŝance mi ne bruligis miajn fingrojn kaj (mirakle) ne detruis la ekraneton. Due, ĉar mi ne volis uzi la likvakristalan bibliotekon de Arduino; tio estus trompo!

# # #

Hodiaŭ en la laborejo mankis elektro. Per kriza generatoro funkciis la liftoj kaj la lumoj, do mi povis atingi mian oficejon, sed nenio alia funkciis. Ne funkciis telefonoj, nek komputiloj, nek aliaj aparatoj (aparte la klimatizilo ne funkciis). Do mi laboris laŭ la antikva stilo hodiaŭ matene: per plumo kaj papero. Posttagmeze mi akiris klavaron por mia poŝtelefono kaj skribis la lastajn paĝojn de patento per poŝtelefono.

Fakte, mi pensas, ke sen komputilo mi pli bone (kaj pli diligente) laboris.
Ankoraŭ ne estas elektropovo en la laborejo, do mi laboras hejme (mi iris al la oficejo kelkajn minutojn nur por preni kelkajn dosierojn). Estas stranga afero ĉar mi laboras en granda konstruaĵo en la urbocentro, kie preskaŭ ĉiuj bezonas komputilojn. En la konstruaĵo troviĝas registaraj oficejoj: migrado-kortumo, pasporta oficejo, kaj aliaj; kontista firmao; multaj juristaj firmaoj; kaj eĉ videoludo-studio. Ĉiuokaze, ne multaj homoj estas tie pro la pandemio, kaj ankaŭ malpli estis tie hodiaŭ kaj hieraŭ ĉar oni ne povas labori en tiaj oficejoj sen komputilo kaj interreto.

Antaŭ la pandemio, estis amuze labori tie, ĉar en la lifto oni renkontis homojn surhavantajn negocajn kompletojn, kaj foje homojn en ĝinzoj kaj t-ĉemizoj havantajn barbojn, ktp. Tiel miksiĝis kontistoj kaj advokatoj kun programistoj de videoludoj.
SePo friendica (via ActivityPub)
@Jeremiah Stoddard, tio estas interesa starpunkto (en la pola lingvo mi dirus "vidpunkto" :) - mi iom nervoziĝas pro la baldaŭa nova labormedio kaj viaj vortoj ŝanĝis mian antaŭjuĝoj, dankon.

Dum ĉi tiu lasta semajnfino me nenion utilan faris, sed mi ludis kaj unuafoje finis la videoludon “Ultima 1.” Mi scias, ke mi devus rekte elsendi la ludadon per tviĉo aŭ alia servo, sed tio ne estus facila ĉar mi ludis la eldonon por komputiloj “Apple II.” Antaŭ kelkaj jaroj mi aĉetis la DOS-eldonon ĉe GOG, do eble mi povos denove ludi ĝin, ĉi-foje per DOSBox, kaj elsendi la ludadon.

Sed mi ne scias. Ĉu estas esperantistoj, kiuj interesiĝas pri (treege) malnovaj videoludoj?

# # # #

Mi neniam denove aĉetos porkaĵajn tamalojn de usona blankulo. Mi devus atentigi la policon pri tiu krimo!


Insekto sidis sur la ekstero de mia oficeja fenestro.


Elektu la flagon, kiu efektive GAJNOS.
Bildo

Libroj estas horkrucoj, ĉar bona libro kaptas parton de via animo. Tion diras mia edzino, kaj tion mi babilas ludante Super Mario Maker 2.

Mi mezuris la acidecon de la tero en mia ĝardeno. Mi neniam antaŭe faris tion. Eble en estonta filmeto mi montros kemian esploron pri la nutraĵoj (nitrogeno, kalio, kaj fosforo) en la tero.

@Trinuks' ¯\_ (ツ) _/¯ por ke oni vidu, ke mi ne estas mensogemulo, hahaha!


Mia ĝardeno. Mi neintence alŝutis la filmeton kiel anonimulo.

https://open.lbry.com/ĝardeno:d?r=12gxty7awsD4zrxTPLWnGS3qomf1QFMg
Irizanjo mastodon (AP)
Ha, vi havas bonan veteron por kreski plantojn tie, ĉu ne?
Jes, bonegan veteron ni havas; estas facile kreskigi plantojn ĉi tie, kaj oni kapablas fari tion preskaŭ la tutan jaron.

Mi longe serĉis YouTube-alternativon. Mi ne volis pretigi peertube-servilon, nek ŝatis la ekzistantajn servilojn. Bitchute estas plena de novnazioj, kaj mi timis, ke tiel estos ĉiu necenzurema servilo. Sed hieraŭ mi trovis LBRY, kaj mi provos tiun platformon; ĝi ŝajne havas multe da dekstremuloj, sed tio ne aspektas kiel infestado, almenaŭ ne tiel, kiel Bitchute, parte pro tio, ke multaj filmoj tie ne temas pri politiko; mi pensas (esperas), ke ili bonvenigos aliajn vidpunktojn.

Mi: *malfermas jutubon por serĉi muzikon "filk"*
Mi, duajn horojn poste: *spektas "Skipper Dan" fare de Weird Al la dekduan fojon.*

Ĉu vi scias, ke dum kelkaj jaroj estis Hajkista Klubo inter japanaj esperantistoj? La bone konata japana esperantisto Miyamoto Masao estis inter ĝiaj membroj. Mi havas libron, kiun ili eldonis en la jaro 1970 (ili ankaŭ eldonis sep aliajn librojn, kiujn mi bedaŭrinde ne havas). Jen verso el ĝi, fare de Ueyama Masao:

Per vin' amara
koloras ruĝe rozon
aĥ, am' koŝmara.

#, #

Mi timas, ke usonanoj favoros aŭ kontraŭstaros la sekvan militon ne pro rezonado pri la afero, sed—kvankam ili kompreneble ne konfesos tion—pro kiuj el la politikistoj favoros kaj kiuj malfavoros ĝin. Se la politikistoj konkordos, eble tre malmultaj homoj estos kontraŭ la milito. (Mi parolas pri usonanoj ĉar mi loĝas en Usono, sed kompreneble milito kaj tio, ke la homoj volonte kaj senpense sekvas ŝatatajn regantojn kaj politikistojn, estas universalaj problemoj.) # #

Ho, mi neglektis la fediverson dum iom da tempo, kaj nun reveninte al mia Friendica-servilo mi nenion vidas de la lastaj du semajnoj. Eble la esperantistoj silentas, aŭ eble io estas misa. Mi ĵus ĝisdatigis mian servilon, do mi supozas, ke mi baldaŭ vidos ĉu pli novaj afiŝoj aperos.
Nun ekaperas afiŝoj de la lastaj tagoj.

La tempo pasas
En kvieta soleco
Skribanto verkas

#AĉaHajko


Mi ĵus finis la libron “La Hobito.” Tio troviĝas en unu el la lastaj ĉapitroj.
Ha, ĉu? Haha. Mi legis ĝin antaŭ pluraj jaroj kaj ne memoras tion.

@Someridino Dankon pro la #AĉaHajko kradvorto!

Senfina aŭtun’
oni spiras surstrate
malpura aer’.

#esperanto
Hoo, bonege! Alia verkanto de aĉaj hajkoj 😃

Mi pensas, ke Google komprenas Esperanton, ĉar kiam mi serĉas krokodilejon, ĝi montras al mi “Das Haus der Krokodile”.

#esperanto #germana #krokodilejo #NeDemanduKialMiSerĉisKrokodilejon
I.M. mastodon (AP)
Mi pensas same. Ofte, kiam mi serĉas vorton aŭ frazon en Esperanto, Google montras retejojn anglalingvajn, kiuj enhavas la samsignifan anglan vorton aŭ frazon. Eble per Google Translate?
Verŝajne. Tio ofte okazis ankaŭ al mi, sed mi ne multe pripensis ĝin ĝis nun.
Later posts Earlier posts